Esperanto

Kio estas la Pola Konsilio de Junularaj Organizoj?

La Pola Konsilio de Junularaj Organizoj (PROM) estis fondita en 2011 (registrita en 2012) kaj reprezentas 36 polajn junularajn organizojn grupigantajn pli ol 400 000 junuloj en tuta lando. Kiel Nacia Junulara Konsilio PROM estas ombrela organizo de la junularaj organizoj nacinivele en Pollando.

La membroj dela Konsilio estas ambaŭ la plej grandaj kaj plej fortaj junularaj organizoj en la lando kajmalgrandaj kaj lokaj organizoj el diversaj regionoj de Pollando. Granda diverseco inter la Membro-organizoj estas grava avantaĝo, kiu donas eblecon atingi per niaj aktivaĵoj al multaj homoj, ankaŭ tiujn kun malmultaj eblecoj.

En PROM membras junularaj organizoj (en kiuj la junuloj ĝis 35-jaraĝaj estas almenaŭ 2/3 de membraro) kaj organizoj kun junularo (kiuj havas sekciojn en kiuj la junuloj ĝis 35-jaraĝaj estas almenaŭ 2/3 de membraro). La komunumaj junularaj konsilioj havas apartan sekcion ene de la Konsilio.

La laboro de la Konsilio estas kunordigata de la Estraro elektata rekte fare de delegitoj de la membro-organizoj. Po kvin el la estraranoj estas elektataj de la Unua Ĉambro (organizoj kun pli ol mil membroj reprezentataj en pli ol 1/3 de polaj regionoj) kaj de la Dua Ĉambro (ĉiuj ceteraj organizoj). La estraro estas subtenata de jenaj laborgrupoj: Laborgrupo pri Junulara Politiko, Laborgrupo pri Strukturita Dialogo, Laborgrupo pri Publikaj Rilatoj kaj Komunikado, Laborgrupo pri Ekstrlandaj Aferoj, Laborgrupo pri Dungado, Projekta Grupo pri Ligo de Junaj Voĉdonantoj, Laborgrupo pri Evoluaj Strategioj.

La ĉefaj celoj de la Konsilio estas reprezenti junularajn organizojn kaj helpi al junaj homoj en la lando havi voĉon kaj influon je publika politiko kaj socio. PROM kunlaboras kun ĉefaj aktoroj de la junulara kampo en Pollando kaj Eŭropo kiel la Ministerio pri Nacia Edukado, la Nacia Agentejo de Junularo en Agado kaj Erasmus Plus en Pollando, la Ministerio pri Laboro kaj Socia Politiko, la Forumo Junulara Eŭropa, Eurodesk kaj aliaj, estante aktiva parto dum kreado de la junulara politiko en la lando kaj lobiante por niaj prioritatoj, kiel junulara partopreno, junulara informado kaj aliaj.

Projektoj kaj aktivaĵoj je nacia nivelo

Aktualaj projektoj kaj aktivaĵoj je nacia nivelo estas:

  • Kampanjo por amendi la Polan Leĝon pri Volontulado kaj Publika Bono por inkluzivi junularan laboron kaj aktivaĵojn kun junularo al la katalogo de aktivaĵoj en la kadro de publika bono
  • “Paŝo antaŭen” – projekto realigata kadre de Junularo en Agado, laboranta pri aplika modelo de la rezultoj de la seminarioj okazigitaj kadre de Junulara en Agado 5.1 pri trejnado de junaj gvidantoj en kampanjado
  • “ABC de junulara politiko” – projekto de trejnseminario por aktivuloj de la Junularaj Konsilioj de 10 landoj en 2013. Nun, dum evaluado de la seminario estas preparata pola eldono de la vertaro pri junularpolitikaj temrinoj
  • Membreco en la jenaj konsilantaroj de publikaj institucioj: Antaŭ-Komitato por la Regiona Operacia Programo PO WER (rilata al junulara garantio), Komitato pri financaj kaj Leĝaj Solvoj ĉe la Kancelario de la Prezidento
  • Regula kunlaboro kun la Ministerio pri Edukado konsultante leĝojn kaj politikajn dokumentojn rilatajn al junularo
  • Kunordigado de la Konstanta Teamo de la Komunumaj Junularaj Konsilioj
  • Membreco en Junulara Pensfabriko Generacio 2.0 (“Pokolenie 2.0”) kunordigata de la Parlamento de la Polaj Studentoj
  • Analizado de ĉefaj naciaj strategioj pri homa kaj socia kapitaloj

Projektoj kaj aktivaĵoj je internacia nivelo

Aktualaj projektoj kaj aktivaĵoj je internacia nivelo estas:

  • Kunordigado de la projekto Ligo de Junaj Voĉdonantoj en Pollando
  • Partopreno en la Nacia Laborgrupo pri Strukturita Dialogo kaj kunordigado de la konsultadoj en Pollando
  • Aplikado por fariĝi kandidata membro de la Forumo Junulara Eŭropa

Kontakto

Retpoŝto: kontakt@prom.info.pl
Telefono: 00 48 22 463 16 51

En alia tempo aŭ urĝokaze bonvolu kontakti kunordiganton de PROM-oficejo Michał Tokarski 00 48 727266778.